kiam? ĉu Kristnasko en frosto aŭ Pasko aŭ Ĉiuj Sanktuloj? pri eklezikomenc' spekuloj jes - certe estas Pentekosto! volis esti milionulo iu en la televidludo supra demando sen konkludo kaj malvenkis la malsciulo mi - kiel prava katoliko bedaŭrinde ankaŭ ne sciis sed respondis mia edzino ĉar ŝi estis protestantino kial mi pri tio menciis? ... ĉampano ŝaŭmas en kaliko