Soneto aplaŭda por vivo
li estus okdek kvin jaraĝa 
sed mankis nur kvardek ses tagoj 
pri l' tera vivo la imagoj 
venas ĉielpenso omaĝa 

aliaj homoj ankaŭ mortas 
sed ne tiel kiel antaŭe 
la vivo kuradas ĉirkaŭe 
tutpove aŭ iom malfortas 

triste aŭ kun grandega ĝojo 
ĉar homo ĉiam trovas arton 
por aliri al ĝusta vojo 

ekzemple Vitko - la amiko 
ne volas atendi bonfarton 
sed por si mem zorgas pri fliko
Bastiono de Silento, la 18an de majo 2005