Soneto pri stratmuzikisto
sur placo ĉe preĝejŝtuparo 
vigle ludis akordione 
stratmuzikisto - tre impone
aŭdis lin ĉirkaŭloĝantaro 

Barbara diris "certe polo" 
kiam ni al li proksimiĝis 
post "dzień dobry" li malprestiĝis 
kaj plendis pri malnobla rolo 

de Vivaldi "Kvar jarsezonojn" 
ekludis por ni speciale 
tuj poste komencis kanzonojn 

preskaŭ en ĉiu monda cirko 
ludas polo instrumentale 
de Venecio ĝis Dunkirko
Venecio, la 5an de majo 2005