Soneto je la militfino
antaŭ sesdek jaroj mi kantis 
"ĉastuŝkojn" kaj ruĝarmeanoj 
pafis salute ĉar germanoj 
malvenkis - mi komprene lantis 

Mikulin - mia militonklo 
donis al mi cepon kaj lakton 
pano mankis kaj tiun fakton 
mi tenas sur la memorsoklo 

ie de mi tre malproksime 
estis jam libera Pollando 
kaj mi sonĝis pri ĝi intime 

laŭdon la venkistoj kultivis 
ne sentante en la komando 
kiel militinfanoj vivis
Venecio, la 8an de majo 2005