unue venas enĉarmigo per iu detalo aŭ saĝo poste ĵaluzo kaj kuraĝo konfido laŭ propra instigo venontaj etapoj devenas de tute aliaj kondiĉoj kiuj provokas al kapriĉoj depende - "ĉu donas aŭ prenas" tio kio nomiĝas amo troviĝas tre fore de menso kun agrableco aŭ kun dramo kiu unuafoje amis tiu memoras pri incenso kiu okulojn fumornamis