Soneto pri kontraŭvektoroj
ĉu mi daŭre povas persisti 
skribante pri sociaj sferoj 
kiuj laŭ prudaj manieroj 
tute ne plu rajtas ekzisti 

ekzemple unu profesoro 
specifas ecojn negativajn 
nacio elektas motivajn 
vojojn kun alia vektoro 

li volas esti patrioto 
de malpatriota nacio 
sensence morala bankroto 

mi ne sen la kaŭzo foriris 
eble ĉe li kuŝas racio 
sed patriotismo lin ŝmiris
Zuriko, la 13an de junio 2005