Soneto pro malplena kapo
se mi ne trovas ĝustajn temojn 
mi skribas pri malplena kapo 
legantoj sur tiu etapo 
ne devas malnodi dilemojn 

afero ne estas ja nova 
elektantoj donas efektojn 
voktojn urbestrojn kaj prefektojn 
kun eblo pova aŭ malpova 

hazarde mi trovis retpaĝon 
kie Radosław Nowakowski 
montras literaturan saĝon 

li skribas ankaŭ esperante 
kaj tion mi volas agnoski 
ĉar aspektas interesante
Bastiono de Silento, la 22an de junio 2005