Soneto pri ekspozicio
filino Barbara kun patro 
Witold Pałka ekspozicias 
siajn bildojn kaj mi mencias 
ke min fascinas farbteatro 

Pola Muzeo en Rapperswil 
gastigas tiujn geartistojn 
mi ŝatas tiujn koloristojn
kiuj pentras kun la propra stil' 

patro kreas per granda sperto 
kaj filino per kuraĝego 
kun ĉarma kaj verva oferto 

vigle gvidis la vernisaĵon 
Janusz Morkowski kun prelego 
pri Majstro laŭdante kreaĵon
Rapperwil, la 26an de junio 2005