Soneto pri la varma tago
mi telefonis al amikoj 
ĉar unu havis naskiĝtagon 
kaj dua festegis nomtagon 
ne estis videblaj kalikoj 

Teresa diris pri Berlino 
pri niaj ekspoziciadoj 
kaj kantitaj de mi baladoj 
malantaŭ galerivitrino 

ĝuste alvenis la artistoj 
de krakova akademio 
Witold Pałka kaj Wiesław Winek 

Norbert Paprotny - kune kvindek
pri ilia ekspozicio 
interesiĝas ĵurnalistoj
Zuriko, la 28an de junio 2005