kiam mia patro naskiĝis mi eksciis sur lia tombo sed nomtago jes kiel bombo eksplodis feste kaj prestiĝis la dudek naŭan de junio ni manĝis trinkis kaj babilis ĉio en ĉirkaŭo oscilis laŭ katolika litanio du filoj de mia fratino Petro kaj Paŭlo nun transprenis la tradicion kun patino mi tamen ne povas ĉeesti je bondeziroj mi jam svenis ĉar mi ja ankaŭ volas festi