Soneto pri simpla rekteco
oni  min tre ofte demandas
kial mi pritraktas fremdulojn 
proksime ekzemple verdulojn 
per "ci" ne per "sinjoro" skandas 

en mia interreta paĝo 
"Karaj miaj" motras adreson 
por amikoj - faras regreson 
kaj ne devigas pri omaĝo 

en tiuj malfermitaj tekstoj 
troviĝas familiarecoj 
intimaj forumoj eĉ sekstoj 

kiu venas al mi hazarde 
devas trakti per humurecoj 
tion kio aspektas barde
Zuriko, la 8an de junio 2005