Soneto kun ĉasakcipitro
vagi tra iluzia mondo 
kiu jam longe ne ekzistas 
ne estas facile - rezistas 
al tio neniu respondo 

eĉ rajdantoj ĉe Bastiono 
ne aspektas sentimentale 
akcipitro ĉasas reale 
dum alte sonas kariljono 

tiaman mondon mi ne vidis 
sed mi havas pri ĝi imagon 
kaj mi ofte pro tio ridis 

"nula horo" ĉiam sin ŝovas 
nuntempa mondo ŝanĝas plagon 
kiun senti ne ĉiu povas
Bastiono de Silento, la 9an de junio 2005