Soneto pri sekspolitiko
la asocia renkontiĝo 
Seweryn A. Wisłocki legas 
siajn komikaĵojn kaj pekas 
pro sekspolitika prestiĝo 

prezidentoj de asocio 
adiaŭis ambasadoron 
kiu eble ŝanĝis sektoron 
ne estas grava tiu scio 

mi daŭre tajpas "Sonetadon" 
ne havante tempon por ŝercoj 
nun mi korektas tradukadon 

revenu ni al la komenco 
la politikseksaj ekzercoj 
konfirmas pri manko de senco
Zuriko, la 1an de julio 2005