Soneto kun plana troigo
mi tajpas al la paĝo reta 
ĉiujn ĝis nun skribitajn versojn 
tio elvokas blasfemversojn 
sed enhavo estas konkreta 

ŝajnas ke ekestis troigo 
kiu fariĝis ĉefokupo 
mi navigas en la ŝalupo 
kun nekredeble granda strigo 

unue oni devas legi 
poste elekti de amaso 
multe da sonetoj kaj negi 

preskaŭ ĉiam ŝanĝi titolon 
kaj finfine en embaraso 
perdi sian verkistan rolon
Zuriko, la 10an de julio 2005