Soneto pri Shakespeare-okuloj
ekzistas tezo pri Ŝekspiro 
kiel kredanta katoliko 
certe ne pri kria fortiko 
ni diru sed pri estetiko 

do fonto de lia inspiro 
ne estis pro laboro laco 
sed pro ebla puno minaco 
kaj pro brutala mondo miro 

li sciis pri limo de vivo 
murdo estis por li surprizo 
sekreto - okula motivo 

okuloj kun tio kongruas 
eĉ sen profunda analizo 
ke sango tiel ofte fluas
Zuriko, la 13an de julio 2005