Soneto pri pikanta vero
"skribu pri tiuj nur peane 
ekzemple pri pubdirektoroj 
pri vazlavistoj-profesoroj 
sed nur komputile - ne mane"

pro tio ke ili ekzistas 
oni devas nepre averti 
tiujn kiuj volas inverti 
realecon kiu persistas 

demandu ĉu li instruadas 
en fama universitato 
aŭ eble li nur "stratparadas"

en kelo parolas kun ratoj 
ridegas se promenas blato 
apud manĝforma surogato
Zuriko, la 14an de julio 2005