Soneto pri la renkontiĝo
Jaĉjon mi ekkonis tempplore 
li "Staĉjo" prononcadis Staĉju 
do mi ankaŭ diris pri Jaĉju 
nominative ne vokmore 

en unu loko mi ne sidis 
niaj vojoj baldaŭ disiĝis 
kelkfoje tamen proksimiĝis 
eĉ se ni nin tute ne vidis 

post kvardek jaroj li alvenis 
por mia libro-promocio 
al Librejklubo Varsovio 

mi lin ne ekkonis - mi svenis 
pro streso sed finiĝis ĉio 
en bonega restoracio
Bastiono de Silento, la 2an de julio 2005