Soneto pri IAM kaj pri NUN
du artistinoj anasumaj 
kun multaj same basaj hundoj 
ĉu verŝajne kun psikaj vundoj 
kiel nun en fakoj vakumaj? 

mi iris kun Yeti promeni 
konata aktoro kuradis 
iam sonoriloj sonadis 
"ne - li jam ne povas reveni" 

pereis kvindek en Londono 
kvindek mil homoj en Irako 
venĝo - jen nuntempa admono 

ni vivos en konstanta timo 
kun certe venonta atako 
terroro aktivas sen limo
Gimmelwald, la 22an de julio 2005