Soneto pri lokoj de vido
"ne kvanto sed kvalito" - skribas 
iu - "decidas pri merito" 
kaj temas pri pluma dungito 
kiu vorte kaj fraze gibas 

konsilo por nuna ĉagreno 
optimisme vola efekto 
kun pesimisma intelekto 
tuj foriras psika migreno 

sur "Chalet Anneli"-teraso 
ĉe grandmontara vidindaĵo 
estas facila embaraso  

pli vana ŝajnas konsidero 
je bankrota konjunkturaĵo 
tiam mizeriĝas prospero
Gimmelwald, la 27an de julio 2005