survoje ni rikoltis frambojn por ke ĉampanon pligustigi sed ŝaŭmo povis nin timigi ĉar vermoj faris ditirambojn ni provis tiujn vermojn kapti ĉasado estis malfacila finfine ankaŭ malutila ne volis ni ilin adapti elverŝis ni ilin de glasoj ankaŭ likvaĵon - kompreneble venis aliaj embarasoj frambe odoris poste truto per alkoholo iom feble ekestis framba persekuto