Soneto pri nuba teatro
antaŭ balkono de kabano 
okazas spektaklo de nuboj 
sur monto turniĝas sukuboj 
inter ili fantomtirano 

foje dancas apud deklivo 
suplaj sirenoj kiel fiŝoj 
de Turkio venis derviŝoj 
pro malpermesa direktivo 

en nebulo vagadas nikso 
sed fakte ŝvebas tiu hanto 
apud resurekta fenikso 

nuba teatro ne finiĝas 
bruas nokte per venta kanto 
matene aŭroro vekiĝas
Gimmelwald, la 31an de julio 2005