Soneto pri plagiatistoj
tre ofte krudaj naciistoj 
ne kantas proprajn melodiojn 
malgraŭ posedas ambiciojn 
kanti nur de iliaj listoj 

kion ŝatas esperantistoj 
"Esperanto estas la lingvo..." 
oni devas montri per fingro 
ke ili ja estas ŝtelistoj 

en preĝejoj en l' pola "Roto" 
anstataŭ tero venas Kristo 
laŭ la pia plagiatisto 

nun la inspiro kun bankroto 
de l' civitana aktivisto 
krias "heŭreka! - jen artisto"
Bastiono de Silento, la 5an de julio 2005