Soneto pri flugo al Kreto
de supre survoje al Kreto 
fabele ĉarmis Venecio 
tuj poste bluplena Grekio 
montradis maron sen diskreto 

ni disputis ŝerce pri ĉaro 
ke ĝi verŝajne nur por ŝroto 
taŭgis sed okazis komploto 
ne devis esti kontraŭstaro

aŭtomobilo estis nova 
ni baldaŭ atingis oazon 
kun palmoj en pejzaĝo stova 

hotelo freŝe restaŭrita 
purblanke ni kaptis okazon 
kun salono klimatizita
Kreto, la 13an de aŭgusto 2005