Soneto pri mortakompano
matenmanĝo bongustis meze 
poste estis plaĝo kaj maro 
kun malamasa loĝantaro 
suno nin bruligis apreze 

revenante al la hotelo 
ni eksciis pri katastrofo 
aviadilo - morta ŝtofo 
por ni ne estas bagatelo 

de Kreto al Zuriko iri 
per piedoj tute ne eblas 
kiel nian domon akiri? 

veturas mi aŭtomobile 
sed mia serĉebleco feblas 
mortebleco venas simile
Kreto, la 14an de aŭgusto 2005