Soneto por Czesława Łachut
Kara mia - mi ne friponis 
ne drinkis ankaŭ ne frivolis 
sed min ondo mara strangolis 
kaj mi pro tio preskaŭ dronis 

Barbara eltrovis proponon 
mi veturis al Retimnono 
kie troviĝas la balkono 
sur kiu mi skribis kanzonon 

antaŭ dudek tri jaroj tie 
mi estis sur la placo sola 
kaj nun tumulto regas ĉie 

"kantadis ĥor' murmuris maro" 
tiam vivo estis petola 
nun same sed jam kun amaro
Kreto, la 20an de aŭgusto 2005