Soneto post aŭdo de kanto
koncerto sur Teatra Placo 
je nostalgia pasinteco 
por iama SOLIDARECO 
havis grandan arton sur faco 

elstaraj artistoj deklamis 
kaj kantis grandiozajn verkojn 
dume  ekrano montris ĉerkojn 
kiuj liberecon proklamis 

fiero estas mia manko 
sed tamen mi restas kontenta 
ke mi agis sur l' ĝusta flanko 

oni pri ILI moke diris 
ILI estas grupo fermenta 
kun povo kiun reakiris
Zuriko, la 30an de aŭgusto 2005