de kiu venas opinio ke famaj duoblaj vizaĝoj ekzistas nur sen avantaĝoj? tio estas kimer-manio mi havas dekoblan vizaĝon eble plian - mi mem ne scias kaj tio mirakle funkcias fortigante mian engaĝon se mi skribus ke la konato faras ĉion kiel krudulo estus ago sen aprobato mi skribas ke mi estas kruda kun ĉiuj ecoj de aĉulo efekto ekestas aluda