Soneto pri anomalioj
estas homoj kiuj ne scias 
kio estas generacio 
per ilia abnegacio 
mizero ne insurekcias 

pri tiu afero ripetas 
Lech Wałęsa ofte banale 
eĥo portas ĝin triviale 
kaj amaso veron ĵurpetas 

jen evidenta edukmanko 
ekzemplo de falsa heroo 
liberecmalsana vetoo 

oni ne scias - kiu flanko? 
postuloj aspektas socie 
sed vidpunktoj anomalie
Bastiono de Silento, la 14an de septembro 2005