Soneto pri teda libero
religio difinas normojn 
moralajn kaj kutime skemajn 
kaj ankaŭ tre ofte sistemajn 
bedaŭrinde eĉ krudajn formojn 

ni disputas plie kaj plie 
oni scias ke libereco 
estas klara sendependeco 
historio diras alie 

ne ekzistas plena libero 
ĉar homo dependas de homo 
almenaŭ je unu afero 

la trolibereca malsano 
atestas pri malicsindromo 
kiun posedas civitano
Bastiono de Silento, la 16an de septembro 2005