Soneto kun GEMA kaj ZAiKS
mi demandis tre malkuraĝe 
"ĉu mi estas membro de GEMA?" 
"vi estas en ZAiKS!" - blasfema 
voĉo respondaĉas damaĝe 

en ZAiKS dolĉa sinjorino 
informis ke ZAiKS protektas 
miajn aŭtorajn rajtojn - spektas 
ŝi tamen problemojn ĉe l' fino 

ne estas loko por detaloj 
sed mi vidas kaj ankaŭ aŭdas 
miajn verkojn en virtualoj 

eble mi ŝajnas tro sentema 
tantieme oni min fraŭdas 
kaj manko ne estas poema
Bastiono de Silento, la 22an de septembro 2005