Soneto kun ŝajna malkredo
mi diras al bigotularo 
ke mi ne kredas eĉ malice 
kaj al ateistoj indice 
krucosignas mi por pensbaro 

"mi estas tamen katoliko! 
ĉar iam mi estis baptita 
kaj poste ankaŭ konfirmita" 
multaj tristas pro l' komuniko 

mi ne servas kiel modelo 
por iu ajn religieco 
normaleco - jen mia celo 

Czesława Łachut doktorino 
skribis ja pri mia pieco 
aliaj pri ŝerca doktrino
Bastiono de Silento, la 27an de septembro 2005