Soneto pri Novorleano
ekestis tiu katastrofo 
kontraŭpreĝe por prezidento 
pri tiu tragika momento 
ne supozis eĉ filozofo 

Usono ne subskribis tion 
kion mondo devas respekti 
oni povas Dion suspekti 
ke sendis tiun tragedion 

moralo perdiĝas tumulte 
homo por savi sin necese 
komencas agadi eĉ stulte 

nun oni sentas ĉiujare 
ke tero varmiĝas progrese 
por homoj kaj bestoj amare
Bastiono de Silento, la 3an de septembro 2005