Soneto post manipulado
"arte" - programo televida 
trompas televidilspektantojn 
false tradukas mediantojn 
manipulo estas perfida 

temas pri sendaĵo pri poloj 
nur elektitaj kaj nur parte 
malice moke malbonfarte 
kun vero de propraj idoloj 

ili volis sin mem aplaŭdi 
mi traŝaltis al svisa kazo 
ĉar mi grincojn ne volis aŭdi 

ĝuste "Literatura Klubo" 
disputis kun granda emfazo 
pri "Saturday" ankaŭ kun dubo
Bastiono de Silento, la 7an de septembro 2005