Soneto pri kanzon-influo
unu kanzono la heroan 
etoson metis en pilolo 
la aŭtoro Jan Pietrzak - polo 
faris por ĉiuj miton troan 

Włodzimierz Korcz verkon komponis 
melodio ĉiujn ekscitis 
por patriotismo agitis 
ĉiujn flankojn ĝi tre imponis 

la plej grava estis la frazo 
"por Pollando estu Pollando" 
etoso kun pruda emfazo 

en la "Popola Respubliko" 
taŭgis por miksa propagando 
kiel erzac' de politiko
Bastiono de Silento, la 9an de septembro 2005