Soneto pri degenerado
kabaredo en parlamento 
politikaj kabaretistoj 
indignas - ne estas artistoj 
sed malpovantoj en fermento 

la bildo de demokratio 
ne l' unua kaj ne la lasta 
kun ago obstine prokrasta 
kaj degenera apatio 

ili estas parlamentanoj 
por ion havi sed ne doni 
oni devas ilin admoni 

ankaŭ inter samideanoj 
movado fuĝas koterie 
en unu sekto histerie
Zuriko, la 13an de januaro 2006