Soneto pri provizej-igo
lasta poemo jam skribita 
ankaŭ ĉi tiu jubilea 
por la kvindeka jaro krea 
mi estas provizej-igita 

l' dektrian de majo Muzeo 
Pola en Rapperswil aranĝas 
mian lastan akton kaj ranĝas 
min al la reloj de pereo 

mi enskribas mian retpaĝon 
pri tiu malĝoja evento 
venu al mi festi omaĝon 

mi havas por mia defendo 
nur l' unuan VORTON kun sento 
kiu restos eterna plendo
Zuriko, la 14an de januaro 2006