Soneto pri la registaro
senfarba pola registaro 
estas la plej bona de ĉiuj 
dependa de ideoj tiuj 
kiuj ekzistas ĉe altaro 

poloj bezonas disciplinon 
do iu devas ĝin algvidi 
KoMo volas sur trono sidi 
posedante reĝan inklinon 

ŝtato estas partiaĉita 
al partioj venas diboĉoj 
diletantoj kun lingvaĉvoĉoj 

ĥoĥolelito sen formato 
kaj sen aspiro al kulturo 
aŭdi tiujn homojn... teruro
Zuriko, la 19an de januaro 2006