Soneto libermomenteta
kun Witold mi longe parolis 
pri io kaj pri la koncerto 
poezia - l' ĝusta koverto 
en la granda stako kukolis 

ĉeokaze mi trovis fotojn 
de iama Danub-vojaĝo 
post tridek tri jaroj (Kristaĝo) 
tempo ne havas antidotojn 

Jozefon ankaŭ Margareton 
mi vidis en la komputilo 
estis unuflanka ligilo 

mi aĉetos kameraeton 
por Skype'o kiu al mi plaĉas 
ĉar libermomente mi klaĉas
Zuriko, la 24an de januaro 2006