Soneto pri neglekta lando
"etosuloj de stiropjano"
(citaĵon oni devas meti)
nun povas kun ordenoj treti 
balais ilin partiano 

partianoj anstataŭ krei 
baldaŭ la patrujon disŝtelis 
ĉar mamonon ili fidelis 
nacio devis ilin nei 

denova radikala ŝanĝo 
kun la plej forta registaro 
sed febla popolo sen manĝo 

iamaj kaj nunaj povantoj 
ludas sukcesojn per fanfaro 
civitanoj restas vokantoj
Zuriko, la 25an de januaro 2006