Soneto por verka kvindeko
kelkaj aĵoj estis unuaj 
volumo sen vortoj escepta 
danuba vojaĝo protekta 
libro kun diafanoj truaj 

festenoj de navigad-bardoj 
kun kanta letero al filo 
je "...purgatorio" utilo 
por nuna povo de Donaldoj 

vojaĝon kronas SONETADO 
librego pri limaj miljaroj 
dulingve - fino de vagado 

kvindekjariĝas la verkado 
manskriboj por balaaĵaroj 
presaĵoj tamen por legado
Zuriko, la 3an de januaro 2006