Soneto fermita kotope
mi volas por ke la monato 
estu fermita kaj pro tio 
skribas mi kun tiu mencio 
ke mankas viva surogato 

mi kontraŭas unu proverbon 
historio ne ripetiĝas 
sed nur al si mem similiĝas 
flegante ĉiujaran herbon 

la duan tercinon mankantan 
skribos mi... aŭ eble Barbara 
aldonos strofon informantan 

vidu mi vivas kaj bonfartas 
mia sango ŝajnas ikara  
denove mia vivo startas
Zuriko, la 31an de januaro 2006