Soneto pri reĝo kaj dandoj
Hermann Tautorat en ĉielo 
li estis antirojalisto 
kiel bona esperantisto 
portis kronon kun verda stelo 

aliaj du reĝoj foriris 
al malkonata anguleto 
kaj enkaŝiĝis en sekreto 
neniu ilin plu admiris 

tre ofte en diversaj landoj 
reĝoj estis prunteprenitaj 
ĉiuj agadis kiel dandoj 

"vivu la reĝo!" - "mortu fie!" 
reĝoj nun estas kondamnitaj  
bedaŭre ankoraŭ ne ĉie
Zuriko, la 6an de januaro 2006