Soneto kun amariliso
kalkulis stelojn Galilejo 
dum Tri Reĝoj ĉe kripo trilis 
disfloris ruĝe amarilis' 
en la malnovurba loĝejo 

kia nacio tia povo 
kiu ministrojn ofte ŝanĝas 
kaj tamen nenion aranĝas 
kien algvidos tiu movo? 

en nia lingvo senescepta 
tamen floras ruĝaj esceptoj 
per amarilo malpercepta 

amarilido samsignifa 
inspiras por lingvaj suspektoj 
ke ruĝo fariĝas modifa
Zuriko, la 8an de januaro 2006