Soneto ĉe purgatorio
pastron Jan Twardowski mi dankas
ke mi ŝanĝiĝis nekredeble 
mi fidis pastrojn malvideble 
kaj nun por mi ĉi fido mankas 

pastraĉo por ĉiam pastraĉo 
unue ion diras pege 
poste malkonfesas hontege 
konsolas min la benda klaĉo 

kiu de ni iros inferon 
jen demando por interpreto 
Dio juĝos tiun aferon 

mia "Pola purgatorio"  
estas dokumenta konkreto 
pri kaverna demokratio
Zuriko, la 9an de januaro 2006