"dekstreco" estas l' vorto honta tre malofte iu konfesas ke li por l' dekstra flanko jesas eĉ se restas kun dekstro ponta "lefteco" - l' vorto makulita per sango de miloj da homoj kun ĝi restas nobelaj nomoj malgraŭ l' nocio hontigita estas eraro en pensado ĉar progreso per facileco instigas al saĝa agado izolu vivemon de pigro kun maldekstreco kaj dekstreco en ni miksiĝas blank' kun nigro