Soneto pri dolĉaj paroloj
demandoj ne estas sen kaŭzoj 
kion elekti? ĉu vakuon 
aŭ ĉu de novriĉuloj skuon 
laŭ okcidentaj trompaj klaŭzoj 

en la ortodoksa ĵargono 
amaso nuntempe eltenas 
ĉar ĝi al frosto apartenas 
glacio rompiĝos sen kono 

en radio dolĉaj paroloj 
ke solidara memgardeco 
estas granda ŝanco por poloj 

pri tio naivuloj kredas 
dum ie perdiĝis saĝeco 
manko de rimedoj obsedas 
Zuriko, la 7an de oktobro 2006