Soneto kun usona bazo
atendo por io efekte 
povus esti sen atendado 
se ne ekestus prokrastado 
por fari aferon direkte 

post kelkaj liniaj tardiĝoj 
mi eĉ ĝustatempe alvenis 
se io survoje nin ĝenis 
nun ni iras al realiĝoj 

taksiisto prenis triope 
hotelo troviĝis proksime 
de flughaveno nur miope 

en reklamo silent-oazo 
por ni ĝuste sed ne intime 
kun milita usona bazo 
Brindisi, la 9an de oktobro 2006