Soneto kun hurlanta hanto
li sidis sur seĝo kaj dormis 
toksita per nokta orgio 
plena de halucinacio 
ĉar li alkohole malnormis 

mano preta apud pistolo 
tamen mi riskis kaj karese 
mi eltiris pistolon strese 
kaj mi pafis... nigra senvolo 

li ridante okulojn fermis 
ĉiuj estis ege kontentaj 
ĉar li nin brutale ekstermis 

krio "komandanto ne vivas!" 
komentoj tute ne lamentaj 
ĝis nun ĉe mi la hanto drivas 
Zuriko, la 10an de novembro 2006