Soneto pri hontoordeno
oni fondis novan ordenon 
pro okupado de Irako 
por kneĥtoj de bestiatako 
blasfemu tiun entreprenon 

mi ĵus de dentisto revenis 
unu denton li min eltiros 
certe pri fakturo mi miros 
sed mi esploradon eltenis 

en Pollando ŝanĝoj sistemaj 
similas al denteltirado 
kun dolorefektoj dilemaj 

ordeno de honto konfirmas 
inklinon al fanfaronado 
sed vantemon nenio ŝirmas
Zuriko, la 11an de novembro 2006