Soneto kun danuba paĝo
al Jerzy Szkutnicki mi diras 
ke mi faris interretpaĝon 
pri Danubo - nian omaĝon 
al tempo - mi por ĝi sopiras 

mi rigardas fotografiojn 
kaj venas kompara ideo 
por venonta danuba kreo 
tio elvokas emociojn 

mi devas fini SONETADON 
sed etan provon mi jam faris 
rigardu retpaĝan ludadon 

mi ne konas mian futuron 
tamen mi ion jam deklaris 
mi faros novan aventuron 
Zuriko, la 14an de novembro 2006